Kontrakto de Venlo
La Kontrakto de Venlo de la 7a de septembro 1543 sigelis la finon de la duklando Geldern. Laŭ la kontrakto Duko Vilhelmo la 5a Jülich-Kleve-Berg devis rezigni favore al Karlo la 5a pri siaj pretendoj sur Duklando Geldern same kiel pri Graflando Zutphen. Krom tio la imperiestro devigis la dukon rekatolikiĝi kaj pribatali la reformacion.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]En 1528 Imperiestro Karlo la 5a vortigis la Kontrakton de Gorinchem. Per tiu li feŭdis Dukon Karlo de Egmond per Duklando Geldern, tamen sub la kondiĉo, ke tiu ĉi revenu al la imperiestra dinastio, kiam la duko mortus senfila. Ĉar la duko tiumomente estis jam tre aĝa kaj ne havis idojn, li komence hezitis, subskribi la kontrakton. Post plua disputo tiu ĉi pasaĵo estis forstrekata el la kontrakto.
En 1537 la influhavaj landaj statoj kunvokitaj en Nimego insistis al Duko Karlo de Egmond, ke li rezignu pri Geldern kaj Zutphen kaj deklaru la junan princon Vilhelmo la 5a de Jülich-Kleve-Berg kiel sian postanton; tiu ĉi transprenis la oficon la 27an de januaro 1538.
En 1541 Vilhelmo, ema al reformaciismaj novigoj, estis sin certiginta per geedzeco kun la dektri-jara Jeanne d’Albret, nevino de la franca reĝo Francisko la 1a, la francan subtenon kaj povis komence sin defendi en Geldern. La Imperia Statokunveno je Regensburg en 1541 tamen asignis la teritoriojn al Imperiestro Karlo la 5a. Ĉar Duko Vilhelmo ja ne volis rezigni tiujn ĉi, okazis la Tria Heredsekvomilito de Geldern. Dum kiam la esperata franca helpo por Vilhelmo forrestis, Imperiestro Karlo kuntiris ekde la 17a ĝis la 20a de aŭgusto 1543 ĉe la sidejo de la ĉefepiskopa sideja urbo Bonn 40.000 imperiestrajn soldatojn. La 23an de aŭgusto partoj de la trupoj enpenetris en la fortikigitan urbon Düren, kiun ili elrabis bruligis. La urbo Jülich senbatale kapitulacis al la malamikaj trupoj. La fortosupera militistaro imperiestra konkeris kaj detruis ankaŭ aliaj fortikaĵojn de Geldern, tiel ke Duko Vilhelmo eniĝis en senelirejan situacion. Tial li aperis la 6an de septembro en la imperiestra tendaro ĉe Venlo kaj sin humile ĵetis pieden de Karlo. La 7an de septembro ili subskribis la Kontrakton de Venlo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wilhelm Crecelius: Der geldrische Erbfolgestreit zwischen Kaiser Karl V. und Herzog Wilhelm von Jülich, Berg und Cleve (1538–1543). En: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins 23 (1887), S. 50–155, hier pj 153–155.
- Paul Heidrich: Der geldrische Erbfolgestreit 1537–1543. Brunnemann, Kassel 1896, S. 105–109 (Digitalisat von Google Bücher, weiteres Exemplar).
- Franz Petri: Landschaftliche und überlandschaftliche Kräfte im habsburgisch-klevischen Ringen um Geldern und im Frieden von Venlo (1537–1543). En: Max Braubach, Franz Petri (Hrsg.): Aus Geschichte und Landeskunde. Forschungen und Darstellungen. Franz Steinbach zum 65. Geburtstag gewidmet von seinen Freunden und Schülern. Röhrscheid, Bonn 1960, pj 92–113.
- Nicolette Mout: Die Niederlande und das Reich im 16. Jahrhundert (1512–1609). En: Volker Press (eld.): Alternativen zur Reichsverfassung in der Frühen Neuzeit? (Schriften des Historischen Kollegs, Kolloquien, Band 23; ISBN 3-486-56035-2) Oldenbourg, Munkeno 1995, pj 143–168.